1

Eŭropa Unio interkonsentis pri la uzo de Esperanto

La komisionanoj de Eŭropa Unio ĵus anoncis, ke oni atingis interkonsenton pri la uzo de Esperanto kiel lingvo por eŭropa interkomunikado, anstataŭ la angla, kiu estis la alia ebleco.

Dum la intertraktadoj la Esperanto-movado akceptis, ke la skribmaniero de Esperanto estas kreita en epoko, en kiu oni preferis tro racie rigidajn solvojn kaj ĝi akceptis kvinjaran planon, kiu portis nin al tio, kio estos konata kiel Eŭranto.

En la unua jaro la "ŭ" estos ŝanĝita al "w", la sono "ĥ" estos ŝanĝita al "k" kaj oni sisteme skribos "sh" anstataŭ "ŝ".

Per tio oni komencos la shanĝojn, kiuj dawros ankaw en la postaj jaroj. Tio ne tute kontentigos reformemajn esperantistojn, sed oni ne povas tuj kontentigi ĉiujn ewropanojn. Ekoj de tiu malkontento awdiĝos flanke de ĉekoj.

En la dua fazo oni anstawigos ankaw la literojn "ĉ", "ĝ" per "ch" kaj "j".

Per tio oni povos klare distingi inter nuntempaj germanoj kaj antikvaj jermanoj. Chi tiu shanjo kaj jiaj sekvoj estos esencaj por la plua evoluo de la lingvo, el kiu oni ankaw forigos la akuzativon, kiu estas fonto de tiom da problemoj. Estonte nur katoj manjos musoj, sed ne inverse.

Evidente oni devos samtempe shanji la "j" al "y" char nur tiel kay la senco kay la beleco de la lingvo estos savitay, kay chiuy esperantistoy finfine estos kontentay. La tria fazo konsistos el enprenado en Esperanto de tiuy grek-devenay etimologiay skriboy, sen kiuy la lingvo ankoraw aspektus artefarite kompare kun la angla aw la franca. Pro tio ni havos "philozophio" kaj "photographio".

La kvara fazo estos ankoraw pli grava, char ji alportos la forigo de la germaneca "kv" per "qu", kay sekve la numeroy estos: unu, du, tri, quar, quin, ktp. Krome oni shanjos la tro nenatura "k" per "c" kaj la nuna "c" estos skribata per "z" kaj la nuna "z" refarijus simpla "s", kiu oni prononzas ciel la nuna "z" sed nur inter vocaloy.

Tre contentos pri tio la ewropay comisionanoy por ne paroli pri la comisaroy.

Ciam tio estos atingit oni povos iri al la fin solvo: forigo de la acordo inter substantivoy kaj adyectivoy (bel domoy estas achetat) cay enconduco de duobl literoy sed en hasarda maniero: por chiu quina vorto en la vortaro.

Tiel finfine la popoloy faros en consento unu grand rondo famili'.


grin