1

La « Kongresa tag’ » estas muziko de 1905 intence verkita por la unua esperanta kongreso de Bulonjo-ĉe-maro « Boulogne-sur-mer ».
Ĝia teksto estas de Charles W.T. REEVE, kiu estis Anglo. Ĝi estas kantata per la ario « Funiculi Funicula » de L. DENZA.
Ĉu tiun muzikon iu konas ? Ĉu ĝin vi ŝatas ?
Jen ligilo, kiu enhavas l'arion : http://boulogne2005.online.fr/eo/historio/kongresatag.htm

Jen ĉi ĝia teksto :
1. El ĉiu lando venu al Bulonjo
Pretigu vin, pretigu vin.
Doktoro Zamenhofo kaj Kongreso
Atendas vin, atendas vin.
Alportu Esperantan langon veran
Por la kunven', por la kunven'.
Forlasu hejme propran lingvon vian
Sen ia ĝen', sen ia ĝen'.

(Koruso)

Ni kunvenu por kongresa tag'
En Bulonjon sub la verda flag'.
Malpaco ja ne daŭru plu :
Ne estas ni fremduloj plu ;
Esperanta frato estas ne fremdulo plu.

2. La kara lingvo jam tre dolĉa estas
Por skriba l' art', por skriba l' art.
Sed veran plezuregon al ni donas
La parolart', la parolart'.
Nun ĉiu lando kantu unulingve,
En granda ĥor', en granda ĥor'.
Elsonu voĉoj laŭte kaj pli laŭte,
Ĝis ĉies kor', ĝis ĉies kor'.

(Koruso)